Multaj jaroj antaŭe, la Singapura Esperanto Asocio ekzistis kiel Aliĝita Societo per la Societa Akto (Societies Act). Bedaŭrinde, pro manko de la agadoj de la membroj, ĝi ĉesiĝis.

En 2014, 3 Esperantistoj en Singapuro fondis Singapura Esperanto Asocio LLP. Ĝi estis aliĝita kiel Limita Respondeca Partneraro (LLP) ĉar Aliĝitaj Societoj pri lingvoj havas specialan regulon en Singapuro. Ĉar LLP estas komerca organizo, la celo de Singapura Esperanto Asocio LLP estas gajni profiton per edukadaj agadoj en kaj pri Esperanto, kaj dum tio, disvastigi Esperanton.

Singapura Esperanto Asocio LLP nun havas WhatsApp kaj Telegram grupojn kaj ankaŭ partoprenas en la Sudorientazia Junulara Discord. Niaj membroj partoprenis en la Universala Kongreso en Hanojo, Azia Kongreso kaj Komuna Seminario en Da Nang kaj aliaj regionaj kongresoj.

Se vi interesas partopreni en niaj agadoj, bonvolu skribi al singapura-esperanto-asocio@singapura-esperanto-asocio.site.